ho, mia blog'!

taglibro, kaj hazardaj pensoj en Esperanto

La Diservo de Eddi

Mi faris tradukon de poemo de Rudjard Kiplingo. Gxi estas tute neperfekta; rimo tute mankas kaj ritmo estas iom hazarda. Sed mi fieras pri tio, do jen:

La Diservo de Eddi (jaro post Kristo 687)

Pastro Eddi, de Sanktulo Vilfrido, En la preĵejo ĉe Vireca Fino, Ordonis meznoktan diservon, por tiuj, kiuj volis ĉeesti.

Sed saksonoj festis Kristnaskon, Kaj ŝtormplena estas la nokto, Neniu venis al la diservon, Kvankam frapis li la sonorilo.

“Aĉa tiu vetero, por marĉi” Diris Eddi de Vireca Fino. “Sed mi devas fari diservon, por tiuj, kiuj volas ĉeesti.”

La altaraj lampoj lumiĝis - Maljuna marĉ-azeno venis, Kuraĝe kiel neinvita gasto, Kaj rigardis la flagrantan flamon.

La ŝtormo batadas fenestrojn, La akvo plaŭdis sur la flankon, Kaj malseka, jug-laca virbovo puŝis sin tra la aperta pordo.

“Ĉu mi scias, kio estas plej granda? Ĉu mi scias, kio estas malpleja? Tio apartenas al la Patro,” Diris pastro Eddi, de Vilfrido.

“Sed, tri estas nun kunigitaj - Aŭskultu al mi, kaj atentu. Jen la bona novaĵo, ho fratoj!” Diris Eddi, de Vireca Fino.

Kaj al Bovo li priparolis Trogon kaj Stalo en Betleĥemo Al Azeno, do, pri la Rajdanto Kiu raĵdis al Jerusalemo.

En altarejo ili vaporis kaj gutis, Ili aŭskultis, neniam moviĝis, Dum, kvazaŭ ili estis episkopoj, Eddi predikis la Verbon,

Ĝis kiam la ventego forblovis Kaj fenestre montriĝis la Tago Kaj la Bovo kaj Azeno kune turniĝis, kaj brumarxis for.

Kaj kiam la Saksonoj mokis, Diris Eddi, de Vireca Fino, “Mi ne kuraĝas fermi Lian preĝejon kontraŭ tiuj, kiuj volas ĉeesti.”

Rudyard Kipling, 1910

La originala: http://www.kiplingsociety.co.uk/poems_eddi.htm

Mi lastatempe provis la medikamenton “CBD”.

Ĝi ne estas medikamenta trovebla en la drogvendejo, de farmaciisto, per kuracista skribaĵo; ĝi estas farita per natura planto: kanabo. Ne la speco de kanabo de kiu la drogo mariĥuana venas; aŭ pli precize, ne de la speco kiu havas altan kiomon de THC. Sen THC, ĝi ne faras la menson “altigita.” Ĝi nur malstreĉigas la korpon kaj la senton. Oni uzas ĝin kontraŭ anksio kaj doloro.

Mi ofte estas sendorma, aŭ almeno dormas nesufiĉe. Mi ankaŭ suferas pro anksio kaj similaj afliktoj. Do mi provas CBD-on.

Laŭ mia malgranda sperto, la medikamento ja helpas por malstreĉigo kaj malanksiigo. La efekto ne estas granda aŭ okulfrapa (aŭ mensfrapa!) — nur iom helpema. Mi ĝojas pro la ekhavo de tia helpa aĵo.

Saluton, amikoj.

Finfine mi havas ion por priparoli. Tio estas... ke min interesas la Loĵbano. Estas ia Japano, kiun mi sekvas Tvitere. Li ofte skribas en Esperanto kaj en Lojbano. Tio estas la unua fojo, en kiu mi ekkonas Lojban kiel viva lingvo, anstataŭ kiel ludilo. Sed ne... mi malpravas. Ĝi ne estas viva lingvo kiel Esperanto. Ĝi estas ankoraŭ ludilo. Sed estas ludilo ne nur de angloparolantoj. Tio gravas.

Do mi eklegis lecionoj, kiel la Ondaj Lecionoj, kaj la kadra, kaj la kraŝa kurso. De tiuj, la Ondaj estas pli-malpli plena; la aliaj estas nur resumoj de la gramatiko. Mi sekvis la ondajn tra ~17 lecionoj antaŭ ol mia cerbo lacegis, sub la pezo de informo. Do mi konsultis la aliajn.

Mi ne scias, ĉu mi lernos sufiĉe por paroli bone. Eble mi nur povos kompreni ion skribitan, helpate de vortaro kaj gramatiklibro. Sed tio ne estas nenio. (Ĝi estas “pli ol nenio”....)

Ho, mi devas diri ion pri la lingvo: lernante, mi trovis ĝin pli interesa ol mi supozis. Precize, mi trovas ĝin pli homa ol mi supozis. Mi kredis, pro ĝia logikeco, ke la lingvo estas seka kaj senkolora; ke estas simile ol matematiko kaj ke ĝi havas nenia homa etoso. Tio ne estas la vero. Ĝi havas grandan esprimpovon, similan al nia kara lingvo; sed ĝi ne havas 100+-jaran historion, kaj grandan provizon de skribaĵoj. Kaj ĝia komplikeco eble malebligas tion. Ĝi eble ne povos esti ĉiutagan lingvon kiel Esperanto. Tia uzo, mi kredas, mal-logikigus ĝin, dum homoj uzus ĝin per liaj naturaj pensmanieroj, anstataŭ per la logikaj reguloj. Kaj sen la logiko, la kialo kaj interna ideo de la lingvo estus rompitaj. Do mi ne atendas ke ĝi estos nova Esperanto. Sed ĝi interesas pro sia propra valoro.

Mi pardonpetas; refoje mi ĝemas pri emocioj.

Tiujn du pasintajn semajnojn mi luktas kaj batalas kontraŭ deprimo kaj anksio. Lasta semajnfino estis ferio; mi dormis multe kaj sentis min kontenta. Lunde mi vizitis terapiiston, kaj el mia koro forfluis la turmentoj, kiuj obsidis min antaŭe. Mia animo estis ŝokita; eble ne estis saĝa tiel pripensi miajn malbonajn pensojn. Sed tiel estis. Mi hejmeniris kvazaŭ ŝokita, kaj mia menso silente tremis. Kiam mi eksciis ke estis tempo por dormi, estas jam tro malfrue por dormi sufiĉe. Kiam mi penis ekdormi, mi ne povis. Mia menso ankoraŭ tremis, strange, kvazaŭ mi devis batali aŭ forkuri.

Marde mi estis lacega la tutan tagon; post laboro mi hejmeniris, dezirante dormi. Mi tuj liteniris, aŭ kiel eble plej tuje. Mi ne povis dormi, ankoraŭ tro plena je anksia energio por malstreĉi min.

Finfine mi ĉesis peni dormi, kaj okupiĝis per komputilaj amuzaĝoj. Kiam mi finfine penis dormi denove, estis denove malfrue. Kaj denove, mi trovas mian cerbon tremanta kun nerva energio. Mi apenaŭ dormis plu ol en la pasinta nokto.

Hodiaŭ, mi estas ankoraŭ lacega, ankoraŭ anksia. Mi ne fartas bone, kaj mi volas diri tion al iu, sed mi ne volas diri tion en la sociaj retoj, en kiuj mi kutime afiĉos, ĉar mi ne volas esti tro drama, tro ĝenema; fine, mi ne volas tedi aŭ zorgigi miajn amikojn. Do: mi tedu vin. Denove, mi pardonpetas.

La jena estas pli longa skribaĵo pri la aferoj pri kiuj mi parolis antauxe. Bv. pardoni la ripetado.

Mi tokiponumis iomete lastatempe. Mi malkovris iom da tokiponistoj ĉe Mastadon, kaj ĝuis interparoladon kun ili. Pro ili, mi lernis ke interreta tokipono ne estas ĉiam teda kaj koleriga, kiel mi pli frue kredis.

La problemo estas, ke la “tokipona komunumo” estas ofte netolerebla. Ĝi naskiĝis dum la fruaj 2000-oj, kiam la kreinto, “jan Sonja”, lasis mallongan priskribon pri la lingvo en retpaĝo. Ĝi incitis mirindan intereson inter interretuloj; kaj multaj ĉircaŭbrakis ĝin. Sed la kreinto ne ofte ĉeestis; ŝi ne multe retumis. La komunumo estis lasita al si mem; kaj ili malsupreniris al siajn proprajn interpretojn pri la lingvo; ili decidis, fakte, ke la lingvo apartenis al si mem. Tio ne estis problemo, escepte por kiam la kreinto reaperis fojfoje kaj ne agis tute kiel ili volis. Ili estis ofte malkontentaj kaj grumblis kontraŭ ŝi. Iam ŝi komencis diri, ke ŝi ekverkis libron, la “oficialan tokiponan libron,” kiu esprimus ĉion pri ĝi, kion oni volis.

Kompreneble kiam la libro aperis, ĝi ne estis sufiĉa por la grumblantoj, ĉar la libro ne estis destinita por ili, sed por iu ajn kiu volis lerni la lingvon. Ĝi ne klarigis ĉion; ĝi ne eĉ respektis la lingvon kiel ĝi estis uzata de la komunumo; ĝi nur spegulis la lingvon kiel la kreinto mem uzis ĝin. La grumblado kreskis. La komunumo iĝis indigna. La krenito ne zorgis pri tio; ŝi iom ŝatis la komunumon sed ne sentis sin ŝuldanta al ili.

Kaj, grave, ŝi ne sentis ilin ŝuldantaj al ŝi. Laŭ ŝia volo, la komunumo povis agi kiel ĝi volis. Ili rajtis uzi la lingvon laŭ iliaj propraj deziroj. Ĉiu, fakte, rajtis uzi la lingvon kiel li/ŝi mem volis. jan Sonja faris la lingvon por si mem. Ŝi ne tro zorgis kiel aliaj uzis ĝin.

La komunumo ne volis tion. Ili volis oficialan tokiponon, konforme al iliaj deziroj (malgraŭ ke ne ĉiuj el ili havis la samaj deziroj), pri kiu ili povus esti ekspertizuloj. Ĝenis al ili, ke “oficiala” libro ekzistis ke ĝi ne taŭgis al liliaj preferoj. Precipe, ĉar la libro montriĝis en gazetoj kaj aliaj novaĵoj kaj ekhavis famon, do ĝi estis pli respektita kaj sekvita ol iliaj lecionoj kaj skribaĵoj. Multaj gumble kutimiĝis al la nova situacio; kelkaj rezistis kolere.

Do, se oni aŭdas pri la libro kaj estis ravita pri la lingvo, kaj serĉas parolantojn interrete, oni ofte trovas kverelajn indignulojn anstataŭ la simplaj gajaj homoj kiujn oni atendis. Ili esprimas sian indigon per pedanta kritiko pri la lingvo de komencantoj — kritiko ne ĉiam konforme al la oficiala libro, sed baze de la “komunuma” tokipono kiu estis definita de la skribaĵoj de la komunumo kiam la opiniaj de la kreintoj ne ĉiam haveblis.

Do kiam oni volas paroli tokipone, oni ne povas, ĉar interretuloj preferas kritiki aŭ kvereli baze de siaj propraj opinioj pri la lingvo.

Pro tio, mi forlasis la lingvon kaj lernis Esperanton. (Dankon, tokiponistoj, por peli min al bela Esperanto!). Sed lastatempe, mi trovis kelkajn ulojn ĉe Mastadona retejo, afable parolantajn la lingvo sen multaj kvereloj aŭ kritikoj — kaj mi miris! Tio estas feliĉiga kaj amuza afero! Mi kunparolis kun ili kaj estis feliĉa.

Fine mi parolis iom da Tokipono tvitere, kaj trovis similajn bonkorulojn kiuj ŝatis miajn afiŝojn kaj parolis al mi agrable. Mirinda afero! La tokiponistoj, kiujn mi atendis, ekzistis!!

Sed ne eblas resti tiel. Eventuale kverelulo aperis kaj kritikis simplan, tute ĝustan frazon — ne komencan eraron, sed tute ĝustan frazon — pro ke ĝi ne taŭgis al liaj strangaj ideoj pri tokiponaj verboj. (Mi ne tedos vin per la detaloj.)

Mi kontraŭstaris al li kaj defendis la frazon; li daŭris sian sensencaĵon. Feliĉe mi regis la lingvon sufiĉe ke mi sciis, absolute kaj certe, ke mi pravis; se mi estis komencanto, mi estus trompita de lia memfido. (Li estas iom gravulo en la “komunumo,” skribinte lecionojn kaj programojn pri ĝi. Spite al tio, li malpravis tute.)

Tio rememorigis min pri la kialoj, pro kiuj mi forlasis la lingvon kaj lernis Esperanton.

(Parenteze: mi volis eviti la ege malŝatatan situacion, de senĉesa angla parolo pri tokipona gramatiko, do mi faris regulon por mi mem: ne diskutu tokoponon per la angla; nur per Esperanto. Malfeliĉe, mia Esperanto estis sufiĉe komprenebla por li kompreni, eble per tradukilo, kaj daŭrigi la diskuton.)

Feliĉe, aliaj tokiponistoj baldaŭ aperis kaj subtenis min en mia kontraŭstaro. Ili diris ke la kontraŭulo estis malprava kaj fakte freneza. Mi mem blokis lin. Denove, mi povis ĝui la uzadon de la lingvon.

Estas multaj bonkoraj kaj agrablaj tokiponistoj. Mi ĝuis paroli la lingvon (la lingvon de la oficiala libro) kun ili. Estas plezure kaj amuze. Sed ĉiam, kaurantaj malantaŭ la kulisoj, estas pedantoj kaj kverelemuloj, indignantoj kaj grumbluloj, atendante okazon por superule kritiki aliajn laŭ siaj propraj opinioj. Tia estas la “komunumo.” Pri tio, mi nur fajfas.

Ho, hodiaŭ mi luktas forte kun koleremo. Tviteraj aferoj ĝenas min; tio estas, unu tviterulo ĝenas min per kvereloj pri tokipona grammatiko.

Mi ŝatas paroli tokipone kun interretuloj, sed mi tre malŝatas paroli PRI tokipono kun interretuloj, ĉar tokiponistaj pedantoj ekzistas kaj estas netolereblaj. Tio ege ĝenas min: peni paroli tokipone, kaj baldaŭ paroli angle PRI tokipona.

Por eviti tiun situacion, mi rifuzis paroli angle; mi parolis nur esperante. Bedaŭrinde, la ulo sufiĉe komprenis la Esperanton por daŭrigi la diskuton. Sed almenaŭ mi evitis la malŝatatan situacion de angla parolado pri tokipona. Tiusituacie tokipono iĝas nur temo por priparoli, ne lingvo por uzi.

Mi jam komprenas tokiponon sufiĉe ke mi ne bezonas korekton, escepte por la simplaj skriberaroj kujn iu ajn povas fari, se li ne skribas zorge. Mi ne bezonas prelegon de tiu ulo, kiu ne eĉ PRAVIS pri la aferoj de sia prelego.

La trudo de la ulo ege kolerigis min, surprize ege. Vere, mi estas tre kolerema hodiaŭ, kiel mi skribis supere. Mi kredas, ke tio estas ĉar mi estas ankoraŭ sentrankvila pri la malpariĝo per kiu mi tedas vin antaŭe. Ĝi estas iomete freŝa kaj maltrankviliga en mia menso. Ŝajne devas esti tiel, ĝis kiam mia malamika menso forlasas la aferon. Bedaŭrinde.

Pro tiu maltrankvilo, eĉ tokipono povas ĝeni min. :(

Tiu filmeto, “Language Lessons” (1994) ravas min.

Mi ŝatas la filmon kaj la homojn en ĝi. (Kvankam kelkoj estas tro kverelaj, laŭ mi, kaj senbezone mallaŭdas la aliajn lingvojn. Unu el la Esperantistoj kaj unu el la interlingvaistoj estis tia)

Mi kompatas la du Glosa-istojn, tiel solecajn, kiuj ankoraŭ kredas je ilia lingvo! Kaj mi amas la du maljunajn Volapükistojn, perfektaj anglaj ekscentruloj!

#filmeto #ligilo

Antaŭ nelonge, mi aĉetis la albumon “Tro” de Ale kaj Vojaĵo, mp3-e, kiel premio de la Viniklosmo-Abonklubo. Estas mojosa albumo, sed mi ne bone aŭskultis ĉiujn la kantojn.

Imagi mian suprizon, kiam mi aŭskultis melodian kaj dolĉan muzikon de “Raukaj Krioj de la Ver'” — kaj rimarkis la jenan tekston:

Furzi estas tre natura afero, sed ĉe festo aŭ banked', kontrolu vin
ĉar homoj ofte ŝokiĝas pro fetor' aŭ strangaj bruoj senkorpaj

Furzoj estas ja esprimoj de liber', gasaj melodioj, raŭkaj krioj de la ver'
nevideblaj fortoj misteraj

Furzoj povas naskigi larmojn kaj ridojn
fajnaj emocioj de la homa viv'
kaj se vi kuraĝas ilin bruligi, certe ie, iam, iu amos vin

La kanto haveblas ankaŭ Jutube

#muziko #amuza

Mi ne havas tiom por skribi ĉi tie, post la dolorigaj circonstancoj pri kiuj mi lastatempe ĝemadis.

Mi ne fartas tute bone; malbonaj sentoj al la ekskoramikino ne tute mankas. Ni disiĝis amikece, aŭ tiel ŝajnis. Mi volis havi tian amikecon, por ke ni du povus resti amikoj kaj por ke la memoroj de nia tempo kune ne mapluriĝu pro malamo. Sed la pacanimeco ne estas tute vera.

Vundis min, ke ŝi esprimis neniun bedaŭron aŭ malfeliĉon pri nia disiĝo. Vundis min, ke ŝajne ŝi estis nur tolerinta min, dum lastaj monatoj. Ke ŝajne mi estis nur ŝarĝo al ŝi, kiun ŝi finfine formetis. Ke la amo kaj amikeco je kiu mi estis kredinta, estis en ŝi miksitaj kun tedo kaj ĝeno. Mallonge, ke aferoj estis malbonaj kiujn mi kredis bonaj.

Kaj aldonita al tio, estas la sento ke mi estis nur dolortbesta koramiko, aŭ ludila koramiko – ornamo al ŝia vivo dum unu tempo, kiu ne taŭgis dum alia tempo, kaj estis forĵetinda.

Tiaj sentoj ne estas justaj aŭ kompataj. Mi kredas, ke tempo alvenos en kiu mi povos forgesi ilin, kaj memori nur la belajn kvalitojn kaj tempojn de nia amrilato — kaj esti tiom bonkora, kiom mi ŝajnigis min kiam ni adiaŭis. Tion mi esperas. Sed nune.... Nune la malbelaj sentoj, bedaŭrinde, restas.

#personaTaglibro

Pri la antaŭmenciitaj amrilataj aferoj, ĉio estas finita. Mi estas tute fraŭla (senkoramikina).

Ĉio..... krom la troa pensado pri aferoj jam finitaj, ĉiujn mi ne povas ŝanĝi.

Nun, la defio estas, ke mi trovu belan kaj kleran Esperantistinon. Kial mi kontentiĝu kun ne-esperantista virino?

Bedaŭrinde, el la du esperantistinaj kiujn mi konas, unu havas edzon, kaj la alia havas fianĉon. Krom adulto, kiun mi ne celas, ili ne estas haveblaj.

Do, kontaktu min se vi estas inteligenta, afabla, bela, fraŭla esperantistino!

(Mi ŝercas. Mi ŝercas.) (Sed.... se vi ESTAS tiel.... eble mi ne ŝercas!)