Amuza muzika surprizo
Antaŭ nelonge, mi aĉetis la albumon “Tro” de Ale kaj Vojaĵo, mp3-e, kiel premio de la Viniklosmo-Abonklubo. Estas mojosa albumo, sed mi ne bone aŭskultis ĉiujn la kantojn.
Imagi mian suprizon, kiam mi aŭskultis melodian kaj dolĉan muzikon de “Raukaj Krioj de la Ver'” — kaj rimarkis la jenan tekston:
Furzi estas tre natura afero, sed ĉe festo aŭ banked', kontrolu vin
ĉar homoj ofte ŝokiĝas pro fetor' aŭ strangaj bruoj senkorpajFurzoj estas ja esprimoj de liber', gasaj melodioj, raŭkaj krioj de la ver'
nevideblaj fortoj misterajFurzoj povas naskigi larmojn kaj ridojn
fajnaj emocioj de la homa viv'
kaj se vi kuraĝas ilin bruligi, certe ie, iam, iu amos vin