Mi pardonpetas; refoje mi ĝemas pri emocioj.

Tiujn du pasintajn semajnojn mi luktas kaj batalas kontraŭ deprimo kaj anksio. Lasta semajnfino estis ferio; mi dormis multe kaj sentis min kontenta. Lunde mi vizitis terapiiston, kaj el mia koro forfluis la turmentoj, kiuj obsidis min antaŭe. Mia animo estis ŝokita; eble ne estis saĝa tiel pripensi miajn malbonajn pensojn. Sed tiel estis. Mi hejmeniris kvazaŭ ŝokita, kaj mia menso silente tremis. Kiam mi eksciis ke estis tempo por dormi, estas jam tro malfrue por dormi sufiĉe. Kiam mi penis ekdormi, mi ne povis. Mia menso ankoraŭ tremis, strange, kvazaŭ mi devis batali aŭ forkuri.

Marde mi estis lacega la tutan tagon; post laboro mi hejmeniris, dezirante dormi. Mi tuj liteniris, aŭ kiel eble plej tuje. Mi ne povis dormi, ankoraŭ tro plena je anksia energio por malstreĉi min.

Finfine mi ĉesis peni dormi, kaj okupiĝis per komputilaj amuzaĝoj. Kiam mi finfine penis dormi denove, estis denove malfrue. Kaj denove, mi trovas mian cerbon tremanta kun nerva energio. Mi apenaŭ dormis plu ol en la pasinta nokto.

Hodiaŭ, mi estas ankoraŭ lacega, ankoraŭ anksia. Mi ne fartas bone, kaj mi volas diri tion al iu, sed mi ne volas diri tion en la sociaj retoj, en kiuj mi kutime afiĉos, ĉar mi ne volas esti tro drama, tro ĝenema; fine, mi ne volas tedi aŭ zorgigi miajn amikojn. Do: mi tedu vin. Denove, mi pardonpetas.