ho, mia blog'!

taglibro, kaj hazardaj pensoj en Esperanto

Mi avertu vin: tiu ĉi afiŝo estas tre longa, kaj temas pri tre personaj sentoj. Mi skribis ĝin precipe por mi mem, por memori kaj kompreni iujn aferojn, kiuj montriĝis dum terapia sesio. Se vi ne tre scivolas pri la pasantaj pensoj kaj sentoj de interreta hazardulo, ne plu legu.

Ho, ve. Mi vizitis terapiiston hodiaŭ. Estis bone.

Mi alvenis, kun facila kompreno de ĉiu circonstanco de mia vivo, ĉefe la disiĝo de mia antaŭa amrilato. Mi havis eksplikon kaj rakonton, pri ili, per kiu mi levis min super baza emocio, al pozicio de lumigita kompreno. Kompreno de la eraroj, kiujn mi faris, kaj la bona stato, en kiu mi estis, kaj restos, senkuniĝa. Mi kulpigis min tiel: “mi estis troagrabulo, mankis al mi spino, mi estis tro gvidita kaj nesufiĉe gvidanta, tia senspina koramikino devas esti netolerebla al iu ajn virino, estas pli bone por mi esti solulo ol esti tia koramikino,” ktp ktp.

Kaj la terapiisto aŭskultis, kaj iomete repŭsis al mi: Ĉu vere? Estas nur tiel? kaj ŝi diris al mi ion kio plorigis min tute, neatendite, subite. De kie tiom da larmoj?? Kial mi enfalis en min? Kial emocio superfluis min kaj mia antaŭa klareco kaj racieco malaperis? Kial mi apenaŭ povis paroli?

Ŝi memorigis al mi, ke delonge, parolante kun ŝi, mi ofte estis konfesinta: mi sentis min ĉiam eksterulo.

Kiu estas ĉiam eksterulo, tiu devas iom ĥameleoni, por kuniĝi.

Tio ne estas manko de spino. Tio estas eterna peno, eterna serĉo, por kuniĝo, por aparteneco. Por komprenanta amiko, aŭ amato. Por iu, kiu kompatus min.

(Kiam okazas, ke ŝi montras apartan kompaton por mi, mi ofte ekploras. Mi riproĉas min por tio, ĉar (ŝajne al mi) tio ne decas, ke oni tiom avidu kompaton. Ŝajnas al mi narcisisme. Sed jen, estas tiel por mi. Mi avidas kompaton pro la malfacilaĵoj kaj malfeliĉoj de mia vivo. Inkluzive de: frato mortinta en mia infaneco, patrino tiam emocie perdita en funebro por la mortinta infano, patro ĉiam malsana kaj ĉiam plimalsaniĝanta ĝis la morto en kuracejo, mia soleco kaj malriĉeco dum mia frua plenkreskeco, mia amo kaj edzeco al virino mirinda kaj amata, sed mem malsana mense kaj korpe kaj mem plimalsaniĝanta al sia junaĝa morto. Ĉio-ĉi estas sufiĉe por kompato, ĉu ne? Mi avidas kompaton pro tiaj aferoj, pro la doloroj de vivo. Tiu ĉi avido hontigas min. Mi ne volas senti ĝin. Sed tiel estas. Kiam ajn iu, ĉu la terapiisto, ĉu amiko, ĉu amanto, esprimas tian kompaton, tio batas min profunde.)

Kiam la terapiisto bildigis min al mi kiel ĉiama eksterulo, serĉante kuniĝo, tio bildo ŝajnas al mi kompatinda, kaj tial mi subite ploris. Al la bildo de mi kiel kompatinda ulo.

Tiel tio ŝanĝas la aferon por mi: Antaŭe, mi havas facilan, racian ekspliko por la nuna kaj pasinta situacio. La ekspliko mallaŭdis mian pasintan sintenon kaj konduton, vipis la pasintan min, tiel dire. Sed ĝi levis la estontan min al pozicio de saĝeco.

Sed nun, mi ne volis mallaŭdi la iam-ajn-an min. Ĉiam mi faris kiel eble plej bone. Ĉiam mi serĉis ion kio servus miajn bezonojn, kiujn mi ne perfekte komprenas sed ĉiam sentas. Mi faris kion mi scipovis fari. Neniu kialo estas mallaŭdi la estintan min aŭ tro laŭdi la nunan min. Al ĉiu indas kompato. Al mi kaj al la disiĝanta koramikino. Ne indas honto, ne indas kulpo. Ni iru kien ŝajnas bone, iam kune, kaj sekve dise. Ni rigardu unu la alian kun kompato kaj amo, kaj danko por ĉio bona kio okazis inter ni.

Aŭ tiel mi esperas. Sentoj ŝanĝiĝas, ideoj ŝanĝigas; eble la nuna malfermita koro kiun mi sentas forfluos kaj alia sento estiĝos. Sed tiu sento ŝajnas valora al mi, kaj mi kredas ke ĝi helpos al mi kiam ni du ree renkontiĝos, je la venonta sabato.

Estis tre valore, por mi viziti la terapiiston hodiaŭ.

Se vi ankoraŭ ĉeestas, dankon por legi tiun tre longan kaj sentoplenan afiŝon.

#personaTaglibro #terapio #psikologio

Ho, mi lacegas. Mi dormis nur dum 5 horoj, 20 minutoj. Tio ne sufiĉas por mi. Kial? mi ne scias. Mi estas esence stulta. Mi ne enlitiĝis, aŭ ne ekdormis, kiam mi devas.

Hodiaŭ mi vizitos mian terapiistan. Mi prenas multe da tempo de laboro pro tiuj vizitoj, sed tiel devas esti. Mi bezonas helpon ordigi miajn pensojn kaj emociojn. Aparte nune, pro ke tiom multe estas fuŝe en mia vivo, kaj en la mondo.

Kaj en mia menso mem. Unu el la problemoj pro kiu mia amrilato fuŝis, estas ke mia bipoluso faras ke mi konduto estas iomete stranga, foje. Nur iomete. Sed sufiĉe por ĝeni la ŝi.

Do estas grave por mi viziti mian kapablan terapiiston. Mi ĝojas, ke eblas tiel fari hodiaŭ.

#personaTaglibro #psikologio

La lastatempa novaĵo (pri usonana politiko) kolerigis kaj deprimis min, tiom, ke mi estis plena je perforta emocio hodiaŭ. Mi iomete paciĝis, kaj mi zorgos ne tro legi pluajn novaĵojn pri tiu situacio senbezone. Estas malbonege, ĉio, sed nun, mi ne havas ion fari pri tio, krom koleriĝi. Kiu ne estas helpema al iu ajn.

Ĉe mia oficejo, mi finis egan projekton, kiun mi prilaboris dum pli ol unu monato. Estas bone liveri ĝin al mia estro. Ĝi bone funkcias, kiu ĝojigas min. Kaj mi havas alian projekteton por aldoni al ĝi, donante al mi ion fari.

Lastadimanĉon, mi ludis je rolludo kun kelkaj amikoj. Unu el ili estas komencanta Esperantistino, kaj ni du babilis iomete antaŭ ol kiam ni ludis. Eble tio ĝenis la aliajn ludantojn, sed plaĉis al ni du. :)

Entute, mi fartas bone tiujn tagojn.

#personaTaglibro #laboro

Ho, kiam estis mi lastatempe hipomania?

....Estas dosieroj ĉi tiu, de kvin semajnojn antaŭe, kiu montras ke mi faris http-servilon uzante mia hejma komputilo. Ho, estis nekutima servilo (nginx); devas ke mi esploradis novajn teknologiojn tiam. Ho, la servilo efektive atingeblas de ekstere en la interreto! Ho ĝi atingeblas per retradik-nomo, kiun mi ne memoris ke mi aĉetis. Ĉio ĉi mi forgesis. Estas nemalgranda afero, kiun mi faris! Mi faris ĝin dum unu tago. Kaj forlasis ĝin, ĝis nun.

Eble tiam, kvin semajnon antaŭe, mi laste estas hipomania.

#personaTaglibro #pensoj #psikologio

Saluton, imaga leganto. Estu eta ĝistatiĝo pri la ŝanĝiĝoj en mia vivo lastatempe.

Mi jam trafis nova nivelon de paco pri tiuj aferoj. Liberigita de la zorgoj de rilateco, mi trovas min paca (finfine).

Mi ne tiam rimarkis, ke mi estis ŝarĝita kun iaj ajn zorgoj, sed fakte, mia atento kaj energio estis streĉitaj inter mi mem, mia familio (miaj gefiloj), kaj ankaŭ mia koramikino. (La respondeco de tio estas mia; mia koramikino mem ne volis ĝeni min tiel. Mi mem ŝarĝis min.)

Kaj senŝarĝita, mi sentas min bona. Mi sentas min libera.

Eble mi kaj la iama koramikino, (estontece nur “amikino,”) kuniĝos pli senzorge, pli malpeze, kiel individuaj personoj, ne kiel ligitaj amantoj. Eble.

Eble nun mi rekonas la senton de libereco, kies mankon la koramikino tiel forte sentis.

Eble mi metis tro multe da mia vivo kaj energio en la amrilaton.

Kun alia virino, en aliaj circonstancoj, estus tauge meti tiom de mi en la amrilato. Sed kun tio liberecamanta virino, en ĉi-tiuj circonstancoj, ne estis taŭge.

Unu afero, kiun mi rimarkas: mi zorgis tro multe pri kiel la koramikino rigardus min, ĉu ŝi aprobus min. Ŝi ne estas tre juĝema virino, sed mi timis juĝiĝi, kaj subpremis min. La fakto de la amrilato mem, timigis min pri ofendo de la amata. Senamrilate, mi ne tro zorgas pri ofendo aŭ juĝiĝo. Tio estas grava parto de la nova sento de libereco.

Ĉiu-ĉi estas grava leciono por mi, kontraŭ estontecaj amrilatoj. Estos malbone por la rilato, se mi penos tro forte konformi al ŝi. Mi estu mi mem.* Ne purigita versio de mi mem, submetita al la preferoj kaj deziroj de la virino. Mi ne tiom valoru la rilaton, ke mi tro timigu perdi ĝin — eblas perdi rilaton sen netolerebla doloro.

Tio ne estas facila al mi. Mi havas “anksian kunligon-stilon.” Mi anksias pri rilato se ĝi ŝajnas perdebla. Sed eble mi regos tiun emon estontece.

Tiu estas kapablo, kiun mi devus esti lerninta antaŭ delonge. Sed mi ne havis multajn rilatojn antaŭe. Mi nur havas unu longtempan rilaton, kun mia edzino. Kaj tiu ne finiĝis per disiĝo; ĝi finiĝis per morto.

Eble la vidviĝo estas la kialo, pro ke mi tiel timas la perdon de rilatoj. Eble estas nur en mia naturo. Mi ne scias. Sed mi fartas pli bone “fraŭle” — ne kiel koramiko — ol en tia rilato, kion mi ĵus priskribis.

Pardonu min pro la longa, vaga afiŝo. Estas malfacile analizi kaj priskribi miajn sentojn pri ĉio ĉi.

Dankon por legi, imaga amiko!

P.S.

Estas unu afero, eble la “escepto kiu provas la regulon.” Ŝi volis ke mi pli zorgu pri mia barbo, moligante ĝin per ŝampuoj, balzamoj, kremoj, aŭ simile. Ŝi helpis min trovi ilin kaj dorlotis min aplikante ilin unue — estas mirinda sperto. Poste mi uzis tiajn produktojn por ordigi kaj moligi la barbon, kaj mi tre gŭas la rezultojn. Mi fieras pri la nun pli bela barbo. En tiu kazo, ŝia deziro por mi estis io, kion mi mem deziris, kaj dezirus eĉ se ne estus mia koramikino kiu sŭgestis ĝin.

#personaTaglibro

Saluton amikoj! (Se vi legas tiun ĉi blogon, mi nomigas vin amiko, se nur dum tiu momento.)

Estas plua perdo en mia vivo, do mi devas plendi denove. Mia amiko, unu el mi plej amataj amikoj, devigita estas transloĝiĝi Seatlon. Estas granda distanco de tie ĉi. La devigo estis iom subita. Estas bedaŭrinde por li kaj liaj familianoj; tre bedaŭrinde. Estas ankaŭ iom bedaŭrinde por mi, kaj liaj aliaj amikoj, ĉar li estas, tiel dire, roko, sur kio socia vivo estas bazigita por kelkaj aliaj amikoj. Li malfermigas lian domon ofte, por amikoj viziti. Ni kunuloj kunestas semajne por ludi tabloludojn kaj babiladi malfrunokte. Li estas tre bona amiko kaj lia ĉeestanto estas grava por ni ĉiuj. Sen li, estos malpli facile por ni aliaj resti kune. Ni penos kuniĝi sen li, sed ni forte sentos la mankon de li. Estas malgaja tempo por ni.

Tiel mi fartas. Bonŝance, ne estas multaj aliaj streĉantaj aferoj, krom tio kaj la perdo per kiu mi skribis antaŭe. Miaj gefiloj fartas plejparte bone (do estas iaj malfacilaĵoj por ili), mia tuta familio (dank' al Dio) fartas plejparte bone. Mi timas, ke estos it alia perdo, tria, sed mi esperas ne. Du sufiĉas. Mi sentas min sufiĉe perdinta.

Se vi legas tiun ĉi, dankon por aŭskulti pri miajn ŝarĝojn.

#personaTaglibro

personaj taglibraj aferoj

Hodiaŭa afero: Mi trovas min kolera, pri etaj aferoj; ekzemple, estis tro multaj homoj atendantaj servon en la restoracio; mi devus atendi tro longe, dum mia eta tagmanĝhoro. Furioze mi iris al alia restoracio. Mi veturis tre rapide; mi preskaŭ neniam veturas rapide, per la ŝoseo.

Kial? Kial mi tiel koleris? Jen la kialo: mi batadis min per kritikoj. Ĉiuj la aferoj, pri kiuj mi skribis en la antaŭa afiŝo, mi faris al mi. Mi kredis min malforta, malbona. Precize, mi kredis ke mi estis “troagrabulo” dum mia lastatempa amrilato. Ke mi estis pasiva, plaĉema, kiel kulpo. “Estis malfacile por iu ajn toleri tian kunulon. La pezo de mia agrableco certe iĝas netolerebla al ŝi. Mi devus esti pli forta. Ĉio estas pro mia kulpo.” Kaj tiel plu.

Kaj ene de la psiko, sinvipado vekas kontraŭmovon. Io psika en mi kontraŭstrebis tiujn kulpigajn pensojn, kaj asertis tiel: “Eksilentu, kritikulo! Estu vero en viaj kritikoj. Estu prava. Estu tute prava. Kaj kio? Kie kompato? Kie via koro? Mi estas kio mi devas esti, en miaj circonstancoj, kun mia karaktero, kun mia historio. Eble, ne, certe, mi havas bonajn, justajn kialojn por ĉiu defekto. Se mi ne estis sufiĉe bona koramiko, estu tiel. Estu disiĝo. Estu malgajo. Sed ne estu kulpo. Mi nur povas esti, kiu mi estas, neperfekta, kun multaj difektoj. Kiel ĉiuj.

Tial la kolero ekflamis en mi: la kolero estis kontraŭ mi mem, pro mia kruela memkulpado. Io en mia psiko defendis min. Kaj tiu kolero misdirektiĝas eksteren.

#personaTaglibro #emocioj #sinbatado

Pensoj pri la signifo de “sinkompato” aŭ “memkompato”....

Hieraŭ mi skribis pri “sinkompato.” Laŭ mia esploroj, la pli ofta vorto en Esperanto ne estas “sinkompato” sed “memkompato.” —kvankam ambaŭ estas eblaj. Sed pro la vortaraj ekzemploj, kaj mia retaj serĉoj, mi lernis ke ili (“sinkompato” kaj “memkompato”) havas malbonan nuancon: ili tradukas la anglan vortgrupon “self-pity.” La fona koncepto de kiu estas, ke bona homo devas esti stoikisma, kaj ne plendi aŭ plori pri siaj malfeliĉoj — tio estus memindulgo, eble eĉ egoismo. Oni devas ŝpari la kompaton por aliaj homoj.

Sed estas nuanca diferenco inter la anglaj vortoj “pity” kaj “compassion” kiun mi volas esprimi. “Pity” kreas senton de devigo; se mi “pity”-as iun, mi sentas devigo doni helpon al li/ŝi, kaj toleri lajn/ŝiajn pekojn. “Compassion” ne sentigas devigon; kontraŭe, ĝi sentigas sagecon; ian larĝan komprenon pri la tuteco de la situacio, pri homaj limoj, pri homa imperfekto, ktp. Ĝi sentigas, unuvorte, amon. Iu ajn povas senti “pity”-on; jes ja, malbonulo povas ruze venigi “pity” pro malbonaj kialoj, por siaj malbonaj celoj. Sed “compassion,” estas sento de saĝulo; ĝi estas ĉiam bona — se ne pro aliaj rezonoj, tiam almenaŭ pro ke ĉiu homo meritas ĝin.

Ho, tio estas grava diferenco! “Compassion”-on, ĉiu homo meritas. “Pity”-on, nur meritas tiuj, kiu suferas apartan doloron, precipe se ili estas senkulpaj.

Kiel esprimus oni la esenco de “compassion”-kompato, anstataŭ “pity”-kompato? Eble “kompato” ne sufiĉas por traduki de la unua. La vorto plaĉas al mi laŭ la sono; kiam mi aŭdas “kompato” mi sentas la profundan signifon de la angla “compassion,” eble nur pro la simileco de la du vortoj. Eble ĝi estas nur “falsa amiko?” Aŭ eble “kompato” povas signifi kaj la nuancon de “pity” kaj la nuancon de “compassion”? Eble iu klerulo povus klarigi al mi.

Mi konsilas memkompaton, en la senco de “compassion” — kiurilate ĉiuj devas “kompati” ĉiujn, eĉ sin mem. Oni devas ne sinbatadi, aŭ sinvipi. Oni devas ne kredi sin aparte malbona aŭ malforta aŭ misera. Oni devas ne aparte kulpigi aŭ malladui aŭ kritiki sin. Oni devas doni al si mem, la saman indulgon, la saman amon, kaj ja la saman kompaton, kiun oni oferus al amatan amikon. Kaj la saman, kiun bona, saĝa homo ofertus al ĉiuj homoj.

Tiusence, memkompato ne estas peko, sed virto — unu malgranda parto de la virto de kompato por la tuta homaro.

Ho, strange. Tiel multe mi filosofiumas! Kaj pri nur unu vorto! Ĉio estas nur por klarigi mian hieraŭan diraĵon, ke memkompato estas grava fundamento por memestimo, kaj memkonfido. Kaj neniu de tiuj estas vere malbona aŭ peka, aŭ inda je malestimo.

#pensado pri #difinoj de #vortoj

Sinestimo estas grava, laŭdire. Mi deziras havi plu da sinestimo. Ĝi mankas al mi, iomete.

Sed ĉu eblas sinestimo, kiam oni tro konscias pri siaj difektoj kaj malsukcesoj?

Eble sinestimo nur eblas se ĝi estas konstruata sur fundamento de sinkompato.

#pensado #psika

Mi bezonas memori, ke konversacio kun homoj kiuj ne ĉeestas, nur kauzas anksion. Restu en la estanteco. Se iu ne ĉeestas, viaj vortoj por tiu estas vanaj.

#personaTaglibro #psika #pensado