ho, mia blog'!

ŝarĝoj

Ĉi tie estas tute persona zono. Do mi povas paroli pri personaj aferoj, kiujn mi ne diskutis inter multaj.

Mi havas situacion, kadre de amrilato, kiu disvolviĝas en direkton kiu kauzas doloron al mi. Mallonge diri, estas ia disiĝo. Nune ni apartiĝis dum iom da tempo; la apartiĝo verŝajne estos iam fina.

Tiu situacio okazis nur lastan sabaton. Estas nun ĵaŭdo, kaj ĉi-vespere la unua forta ondo de... “funebro”?... frapis min.

(Mia vortaro proponas la vorton “funebro” traduke de la angla “grief”. Laŭ mi la vorto ŝajne tro signifas morton mem, kaj ne aliaj sentoj de perdo.)

Mi diru, ke ĉi-vesperon, la sento de perdo unue frapis min kaj envolvis min kiel forta ondo. Mi memoris la karecon de la amrilato, kaj sentis ĝian perdon.

Mi fartis iam bone, iam malbone antaŭe, mi bedaŭris ion, aŭ esperis ion alian. Mi parolis al mi mem ofte pri kio okazis kaj kio okazos, mi desegnis psikajn etudojn pri kion mi volas esti post la disiĝo de la nuna rilato.... Sed mi ne forte, kore sentas la perdon mem antaŭe ol ĉi vespere.

Estas bone ke nia nuna apartiĝo donas al mi iom da tempo por psike prilabori ĉion. Mi kelkfoje kredas ke mi komprenas ĉion kaj ke mi konstatis miajn sentojn pri la afero, sed io nova aperas neatendite.

Esprimi ĉi-ĉion estas sufiĉe malfacila, ke miaj tiaj sentoj forfluis kaj nur intelekta laboro pri lingva esprimo restas. Tio estas bona.

Nun mi devas dormi!

ĝisdatige je la sekva mateno: Fakte, mi ne scias ĉu la disiĝo estos tuta aŭ nur ia ŝanĝo en la formo kaj graveco de la rilato. Eble estos neniu pri ĉiam mi finfine funebras. Eble la amikeco kiu sekvos la amrilato estos same bona aŭ pli bona por mi ol la nuna rilato. Eble ĉio estos bone. Tiu sento eble estas nur sento, sen signifo pri la estonteco. Tion mi esperas.

#personaTaglibro #ŝarĝoj #malgajeco