Taglibro de Fanjo

Bela pugo, bela vivo

Hodiaŭ mia nevo diplomiĝis de bazlernejo. Li estas 11-jara. Mi ne povas kredi tion. Mi ankoraŭ tre klare memoras kiam mi unuafoje tenis tiun bebon per miaj brakoj.

Mi kriegis kvazaŭ mi estus en metalroka koncerto kiam li ricevis sian dokumenton. Li aspektis iom hontigita. Jes, adoleskeco jam komenciĝis.

Mi enuis dum la oratoraĵo de la direktoro kaj decidis iri al fota ekskurso. Mi fotis ĉiujn angulojn de la bazlernejo, eĉ la plej malbelajn, por ke mia nevo ne forgesu. Eĉ mi unufoje grimpis pordon kun la infanoj nur por vidi, kio estas ĉe la alia flanko. Tio estas bela memoro.

Poste mi fotis mian nevon kaj liajn samklasanojn kiam ili adiaŭis. Ili ne rimarkis. Estis tre belaj kaj tristaj momentoj. Li donis al kelkaj amikoj adiaŭajn leterojn.

Mi ĉiam promesas al mi, ke mi neniam denove ĉeestos katolikan meson, sed mi ĉiam malplenumas tiun promeson. Estis meso por la infanoj kaj mi ne povis eskapi. Mi malŝategas mesojn. Kvankam mi ne estas kredanto, mi antaŭe diris ĉiun preĝon kaj faris ĉiun movon, ĉar mi ne volas vundi mian panjon, sed ĉi-foje mi tute silentis. Mi ja leviĝis kaj genuis, sed mi ne plu krucosignis min.

Poste ni manĝis takojn kaj fromaĝkukon en la domo de mia frato. Mi ludis kartojn kun la genevoj, kaj ŝakon kaj piedpilkadon kun mia nevino.

La plenkreskuloj parolis pri la graveco de bonaj notoj, sed mi, kiu ĉiam havis la plej bonajn notojn, konas la veron. Reala vivo tute malsamas al lernejo. Dum tiuj jaroj estas pli grave amikiĝi, amuziĝi kaj esplori la mondon kaj sin mem.

Toluko, Meksiko

Legu ankaŭ mian blogon.

Hieraŭ mi ne povis skribi, ĉar okazis elektroperdo en mia kvartalo.

Mi ĉeestis koncerton, kiu temis nur pri baletoj. La orkestro ludis kelkajn partojn de la sekvaj baletoj kaj estis kelkaj dancistoj:

  • Romeo kaj Julieto de Sergei Prokofiev
  • La dormanta belulino de Pyotr Ilyich Tchaikovsky
  • La Nuksrompilo de Pyotr Ilyich Tchaikovsky
  • Cignolago de Pyotr Ilyich Tchaikovsky
  • Giselle de Adolphe Adam
  • Don Quixote de Ludwig Minkus

Kiam la dirigento rakontis al ni la originalan finalon de Cignolago, la spektantaro lamentis, sed mi pensis: Ne estu ridinde sentimentalaj! Feliĉaj finaloj aĉas, mi volas tragedion!

Kiam la dirigento diris, ke neniu fakte legis la libron Don Quijote en mezlernejo, ĉar ĝi estas malfacilega, mi pensis: Sed mi ja legis la 2 librojn kaj ege ploris! Mi amas Don Quijote!

Jes, mi estas snobo.

Poste mi iris spekti mimon. Mi kredas, ke mi neniam antaŭe spektis mimon. Estis tre amuze. Temis pri maljuna viro. Kiam lia monero flugis el la scenejo, mi kaptis ĝin, iris al la scenejo kaj redonis ĝin al li. Li sendis al mi aeran kison. Mi tre ŝatis tion MDR

Toluko, Meksiko

Legu ankaŭ mian blogon.

Hodiaŭ mi ĉeestis koncerton de la orkestro de mia urbo. Jen la programo:

  • Светлый праздник, hispane konita kiel Obertura de la gran Pascua rusa (Uverturo al la granda rusa Pasko) de Nikolai Rimsky-Korsakov
  • В Средней Азии, hispane konita kiel En las estepas de Asia Central (En la stepoj de centra Azio) de Alexander Borodin
  • Uverturo 1812 de Pyotr Ilyich Tchaikovsky

Traduki nomojn de klasikaĵoj estas tre malfacile, kia feko.

Do rusaĵoj sekvas min ĉie, aŭ eble mi sekvas ilin, mi ne scias.

Mi sidis je la unua vico apud la violonoj. Mi estis tiom proksime, ke mi eĉ kredis min ano de la orkestro. Mi preskaŭ povus kisi la dirigenton kiam la koncerto finiĝis kaj li foriris, sed feliĉe mi detenis min.

Mi ŝategas ĉi tiun orkestron ĉar antaŭ ĉiu peco, la dirigento tre ekscitige rakontas al la spektantaro la kuntekston. Mi povis tre klare imagi la ortodoksajn preĝejojn kaj pastrojn. Mi povis imagi la ĉevalojn kaj kamelojn marŝantajn tra la aziaj stepoj. Mi povis imagi la francajn soldatojn suferantajn pro la rusa vintro. La dirigento ankaŭ rakontis, ke antaŭ 10 jaroj en mia urbo kiam ili ludis la Uverturon 1812, la katolikaj preĝejoj sonorigis siajn sonorilojn kaj veraj kanonaj pafaĵoj estis pafitaj. Mi bezonas aŭdi tion antaŭ ol mi mortos.

Kompreneble dum la koncerto mi pensis pri miaj rusaj esperantistaj amikoj, kaj ankaŭ pri la francaj kiam La Marseillaise aŭdiĝis dum la Uverturo 1812.

Toluko, Meksiko

Legu ankaŭ mian blogon.

Hodiaŭ mi finis legi la libron Souvenirs de l'au-delà de Olga Lengyel (mi legis ĝin en la angla). Mi komencis legi ĝin, ĉar samklasano el bazlernejo pruntedonis la libron (en la hispana) al mia nevo. Mi volis legi kune kun li.

Mi ploris dum la legado kaj mia koro tre doloris. Mi ne povas kredi, ke homoj kapablas esti tiel malbonaj. Mi ne povas imagi tiun inferon.

Mi lernis pri la holokaŭsto en gimnazio, sed la temo restis historia kaj malproksima al mi. Kvankam mi tre malĝojis rigardante la desegnojn de judaj infanoj en la Juda Muzeo de Prago, mi ankoraŭ ne tute komprenis. Nu, mi daŭre ne komprenas, sed legi la sperton de postvivinto donas al mi pli grandan perspektivon.

Mi ne scias, ĉu mia nevo daŭre legis la libron. Mi esperas, ke jes. Mi esperas, ke la novaj generacioj lernos el la eraroj de la malnovaj, ĉar infanoj vere estas la estonteco.

Toluko, Meksiko

Legu ankaŭ mian blogon.

Hodiaŭ mi finis legi la libron Depression for Dummies de Laura L. Smith kaj Charles H. Elliott.

Mi legas multe da memhelpaj libroj. Kelkfoje mi lernas ion kaj aplikas tiun scion en mia vivo, kelkfoje mi malkonsentas, kelkfoje mi lernas nenion.

Ĉi-foje ĉi tiu libro vere helpis min kompreni deprimon. Mi bezonas fidindan informon. Mia perfekta sesio de terapio: mi iom parolus pri mi kaj miaj problemoj, poste la psikologo parolus pri psikologio kaj mi nur aŭskultus. Se la respondo estus ene de mi, mi jam estus trovinta ĝin!

La verkistoj de ĉi tiu libro agnoskas, ke deprimo estas terurega kaj malfacilega afero. Oni nek malestimu ĝin nek provu venki ĝin per simpla optimisma pensado. Nur kiam oni sentas sin komprenita, tiam oni pretas aŭskulti konsilojn.

Mi nun scias, ke mi ne nepre estas fuŝulo. Mi nun scias, ke mi ne kulpas pri mia deprimo (sed mi ja respondecas pri ĝi!) Mi nun scias, ke miaj pensoj estas nur pensoj kaj ke ili ne nepre veras; plej verŝajne ili estas distorditaj. Mi nun scias, ke ĉiam estas espero, ke mi ne estas tute senpova kaj ke mi kapablas agadi por mia bonfarto. Mi nun estas iom pli afabla al mi.

Toluko, Meksiko

Legu ankaŭ mian blogon.

Hodiaŭ en kinejo mi spektis la operon Carmen scenigitan de la kompanio The Royal Opera en la operejo The Royal House en Londono, Britio. La spektantaro en la kinejo konsistis precipe el maljunulinoj kaj paroj.

Mi neniam antaŭe spektis ĉi tiun operon. Kompreneble mi iam ie aŭdis la ariojn, ĉar ili estas famegaj tutmonde. Mi unue pensis, ke la opero estas en la itala lingvo, sed mi poste konsciis, ke fakte temas pri la franca. Mi komprenis multajn vortojn danke al Esperanto.

Mi ege ŝatis la operon. La tutan tempon mi pensadis “ve, mi estas Carmen”. Antaŭ ol mi foriris el mia domo, mi implice skribis, ke mi ne volas koramikiĝi aŭ geedziĝi, ĉar tio signifus perdi mian liberecon. Samtempe, ĉiuj miaj pasintaj amrilatoj fiaskis pro la sama kialo: mi amas tro intense kaj deziras pasian rilaton, sed miaj kompatindaj ekskoramikoj ne kapablis konkeri la defion. Unu el ili laŭvorte plendis, ke mi tro freneze enamiĝis al li!

Mi rememoris, ke mi estas ankaŭ Madame Bovary. Ŝajne tiuj petolemaj francoj el la 19-a jarcento vojaĝis al la estonteco, venis al Meksiko kaj spionadis min por akiri verkindajn ideojn. Aŭ eble franculinoj ĝenerale estas kiel mi. Mi ne scias. Mi neniam renkontis franculinon.

Poste mi iris al la librejo kaj volis aĉeti ĉiun libron pri meksika historio, sed mi prudente rememoris, ke mi estas malriĉulo kaj ke mi iam mortos.

Kiam mi estis revenonta al mia domo, mi trafis metalrokan koncerton. Ĉiu spektanto aspektis al mi kiel adoleskanto, sed mi ĉiuokaze aliĝis al la frenezaro. La grupo ludis kantojn de Limp Bizkit kaj mi pensis “ĉi tiuj junuletoj eĉ ne naskiĝis kiam tiuj kantoj publikiĝis”. Nu, mi estis infano tiam, sed oni respektu min ĉar mi jam ŝatis Pantera kiam mi estis 3-jara.

Poste ludis ĵazgrupo kaj kompreneble mi restis, sed ĉiuj metaluloj foriris. Sur la scenejo estis maljunulo, kies vestaĵoj aspektis mojosege. Mi ne tro surpriziĝis kiam li ekportis bason. Basistoj estas ĉiam la plej belaj kaj interesaj.

Toluko, Meksiko

Legu ankaŭ mian blogon.

Hodiaŭ mi petis pagitan forpermeson de la laboro pro malsano. Mi rajtas peti ĉiujare po 5 tiajn tagojn. Mia oficiala kialo: stomakdoloro.

Mi mensogis. Mi simple ne emis labori. Mi tamen ne estas senhonta pigra friponisto. Oni povas diri, ke mi ja malsaniĝis mense. Bedaŭrinde tio daŭre ne estas socie akceptebla kialo. (Krome, mi havas malbonegan salajron kaj mi devas atendi 1 jaron por rajti ferii dum 12 tagoj. Kompreneble mi provos trompi la sistemon eĉ nur por amuziĝi!)

Ekde aprilo mi suferas senĉesan streĉiĝon pro mia nova laborposteno. Mi lernis novan teknologion, sed tio ne vere lacigis min. La plago de mia vivo estas homoj. Mi partoprenas kunvenojn preskaŭ ĉiutage. Mi devas interagi kun homoj por plenumi miajn taskojn. Mi devas tro paroli. Mia revo esti tute izolita programisto neniam realiĝos.

Mi preskaŭ ploris pensante pri mia baldaŭa kunveno. Mi ne plu eltenis. Eĉ peti liberan tagon al miaj estroj estis dolorige, sed mi sciis, ke mi ne koncentriĝos hodiaŭ. Mi farus nenion fruktodonan kaj mi sentus eĉ pli malbone.

Aldone al ĉio ĉi, mi havas antaŭmenstruan simptomaron. Tio estas eĉ pli tabua ol mensa sano! Kelkaj tagoj antaŭ kaj dum mia menstruado, krom la korpajn ĝenojn, mi spertas la plej teruran kaj katastrofan pensmanieron. Skribi “stomakdoloro” ŝajnis al mi pli taŭge ol “mi lacas pri la homaro, mi estas fiasko, ĉio aĉas, ĉio sensencas, iru inferen!”

Jam de kelkaj monatoj, mi ne havis trankvilan tagon nur por mi. Ĉiusemajnfine mi iras aĉeti al superbazaro kaj pasigas tempon kun mia familio. Ĉiutage mi devas ŝajnigi, ke mi estas normala homo. Hodiaŭ dum mia libera tago, mi iom retumis. Poste mi kuŝis sur mia lito, kovris min per litkovrilo kaj rigardis la plafonon. Poste mi iom aŭskultis tangon ĉar ĝi estas la sola muziko, kiu komprenas la pasiajn tragediojn de mia koro. Mi parolis al neniu. Mi sentis min feliĉa.

Mi estas preta por labori morgaŭ. Mi ŝategas merkredojn ĉar ni ne havas kunvenojn. Kompreneble miaj plej ŝatataj tago kaj horo estas vendredo je la 17-a.


Mi serĉis kaj ŝajne oni nomas mian sperton aŭtisma elĉerpiĝego (angle: autistic burnout).

Toluko, Meksiko

Legu ankaŭ mian blogon.

Hodiaŭ mia panjo kaj mi ĉeestis la Feston de Muziko.

La oficiala orkestro de mia urbo, Orquesta Filarmónica de Toluca, unuafoje ludis surstrate. La tago estis pluva, sed la humoro de la homoj estis gaja. La orkestro ludis plejparte latinamerikan muzikon el Meksiko, Kubo, Brazilo kaj Argentino. Estis ankaŭ eŭropaj pecoj kiel valso kaj polko. Jen tiuj, kiujn mi memoras:

  • Nereidas de Amador Pérez Torres Dimas (danzono)
  • Tico Tico de Zequinha de Abreu (ĉoro)
  • Libertango de Astor Piazzolla (tango)
  • Por una cabeza de Carlos Gardel (tango)
  • Ungarischer Tanz Nr. 5 de Johannes Brahms
  • Chimare-cu (indiĝena danco)
  • Сюита для эстрадного оркестра № 1 Waltz II de Shostakovich – rusaĵoj sekvas min ĉie
  • Qué rico el mambo de Pérez Prado (mambo)

Mi tre feliĉis pri ĉi tiu koncerto. La spektaro ridetis, aplaŭdis, kantis kaj dancis. La dirigento dancis. Eĉ kelkaj muzikistoj dancis. Subite la suno aperis. Tiam mi pensis “kiom bonas esti en Latinameriko”.

Poste ni ĉeestis kelkajn rokajn koncertojn. Ĉiuj kantis ekskluzive en la hispana. Estis multe da meksikaj klasikaĵoj. Gitaristo sugestis, ke ni “roku” antaŭ la tuta spektaro por ricevi T-ĉemizon de la muzikgrupo. Kompreneble mi tuj kuris al la “dancejo”. Virinoj, viroj, knaboj kaj knabinoj dancis kune je la ritmo de meksika roko. Mi kontribuis mian metalan stilon kaj tre forte skuis mian hararon. Knabino imitis min. Estis amuzege. Mi forgesis peti mian T-ĉemizon.

Estis belega tago, sed mi faris la eraron alŝuti kelkajn filmetojn al mia Instagramo. Mi tre malĝojis. Mi kredas, ke homoj tie ne vere konas min kaj ne zorgas pri mia vivo. Estas kvazaŭ konkurso por pruvi, kiu havas la plej bonan familion, la plej bonajn amikojn, la plej bonan parulon, la plej bonajn momentojn. Mi malvenkas pri ĉio ĉi. Mi ne plu volas uzi sociajn retejojn.

Toluko, Meksiko

Legu ankaŭ mian blogon.

Hodiaŭ mi telefonvokis kun kara esperantisto E.

Antaŭ mia diagnozo de aŭtismo, mi kredis, ke mi ne rajtas peti helpon kaj komprenon pro miaj malfacilaĵoj pri komunikado. Mi kredis, ke estas mia devo klopodi esti normala. Feliĉe, E komprenis kaj akceptis miajn “aŭtismajn regulojn”. Mi sentis aŭtisman feliĉon.

Eble ĉar mi sentis min sekura, mi unuafoje povis paroli Esperanton longe kaj flue. Ne plu necesas tro pensi. Mi ne plu rimarkas, ke mi parolas alian lingvon. Mi pensas rekte Esperante! En mia cerbo estas nun 3 ŝaltiloj: la hispana, la angla kaj Esperanto.

Toluko, Meksiko

Legu ankaŭ mian blogon.